Mi trovas en tiu ¿i libro mian plezuron legi fluan Esperanton, krome de kaj pri popolo, kiu - eble ankau instigite de siaj apartaj historiaj spertoj kaj sia relativa lingva izoliteco - havas grandajn meritojn pri Esperanto. La esprimo de nacia nostalgio je perdita mondo post politika humiligo estas sentoj bedaurinde ne malofte kauzitaj en la homaro. Mi povas kompreni - kaj kunsenti - por hungaro la dolore-¿ojan rekonon, en nehungara teksto, de tradicia hungara urbonomo, kiujn la kruela politiko forvi¿is el la mondomapo - ekz-e la hungara Nagyvárad [nó¿varot]. Tiaj sentoj, bone kompreneblaj, en kelkaj kazoj estas politike misuzataj, kio povis ankau konduki al grandaj katastrofoj. Aperigi ilin en Esperanto, eble signifas dece komprenigi ilin al aliaj homoj, ekz-e al la "venkintoj", samtempe kun la signalo de la universaleco de nia lingvo, kiu tendence superas ilin. Legante tiun ¿i libron, mi audas en ¿i käitan mesäon: eblas fari ion por eviti la naciajn malfeli¿ojn per kontribuado al starigo de justa monda socio kaj per disvastigo kaj universaligo de nia universala lingvo. (Vilhelmo Lutermano)
Bitte wählen Sie Ihr Anliegen aus.
Rechnungen
Retourenschein anfordern
Bestellstatus
Storno







