La romano "Mil naucent okdek kvar" de la brita autoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia "Antauvorto": utopian, char en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 shajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, char ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj chionobservaj, kiajn la libro prezentas. --- En "Mil naucent okdek kvar", la mondo estas dividita inter tri supershtatoj, kiuj konstante…mehr
La romano "Mil naucent okdek kvar" de la brita autoro George Orwell (1903-1950) aperis en 1949 kaj prezentas socion samtempe utopian kaj malutopian, kiel emfazas la tradukinto, Donald Broadribb, en sia "Antauvorto": utopian, char en la kvardekaj jaroj de la 20a jarcento, la mondo de 1984 shajnis for kaj neimagebla; kaj malutopian, char ni intertempe scias el la historio, ke ekzistis kaj ekzistas fortoj, kiuj strebas al sociordoj simile radikale subpremaj kaj chionobservaj, kiajn la libro prezentas. --- En "Mil naucent okdek kvar", la mondo estas dividita inter tri supershtatoj, kiuj konstante militas unu kontrau la alia. La romano priskribas la vivon en unu el ili, Oceanio, chefe en Flugkampo Unu (Britio) kaj ties chefa urbo, Londono. Ghi rakontas la vivon de Winston Smith, kiu shajnigas esti fidela membro de la chionreganta Partio, kaj lian vojon al ribelemo kaj sekreta amafero, same kiel ties konsekvencojn. --- Pluraj vortoj au frazoj inventitaj de Orwell por tiu chi delonge klasika romano enshtelighis en la anglan lingvon, kiel "Granda Frato rigardas vin" (Big Brother is watching you), "duoblapenso" (doublethink), "pensokrimo" (thoughtcrime) ä "Novparolo" (Newspeak). La nomo de la autoro mem rezultis en la adjektivo "Orwellian" (Orvela), kiu aludas al manipulado de la penso de la amasoj fare de autoritatoj, au al organizita sekreta observado de la vivo de homoj.
ERIC ARTHUR BLAIR (1903-1950), pen name George Orwell, was an English novelist, essayist, journalist, and critic. After resigning from a position as an Imperial policeman in Burma, he worked as a teacher, a bookseller, and at a variety of menial jobs while he pursued writing. He was wounded fighting in the Spanish Civil War and worked as a journalist during World War II. The publication of Animal Farm brought him worldwide recognition. His last novel, 1984, was published less than a year before his sudden death at the age of forty-six.
Wikipedia
Es gelten unsere Allgemeinen Geschäftsbedingungen: www.buecher.de/agb
Impressum
www.buecher.de ist ein Internetauftritt der buecher.de internetstores GmbH
Geschäftsführung: Monica Sawhney | Roland Kölbl | Günter Hilger
Sitz der Gesellschaft: Batheyer Straße 115 - 117, 58099 Hagen
Postanschrift: Bürgermeister-Wegele-Str. 12, 86167 Augsburg
Amtsgericht Hagen HRB 13257
Steuernummer: 321/5800/1497
USt-IdNr: DE450055826