13,99 €
inkl. MwSt.
Versandkostenfrei*
Sofort lieferbar
payback
7 °P sammeln
  • Broschiertes Buch

En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn. Ŝi tuj akceptis la duelinviton. Dum periodo naŭ-monata la duopo inter-ŝanĝis 84 poŝt-kartojn verkitajn laŭ tiu stilo, montrante sian junaĝan vervon kaj vivlongan spriton. La tekstoj konserviĝis, kaj nun vi, kara leganto, povas konatiĝi kun tiu sendube unika fenomeno, reeldonita omaĝe al tiuj elstaraj esperantistoj precize cent jarojn post ilia naskiĝo.

Andere Kunden interessierten sich auch für
Produktbeschreibung
En 1953 William Auld invitis Marjorie Boulton korespondi uzante rondelojn. Ŝi tuj akceptis la duelinviton. Dum periodo naŭ-monata la duopo inter-ŝanĝis 84 poŝt-kartojn verkitajn laŭ tiu stilo, montrante sian junaĝan vervon kaj vivlongan spriton. La tekstoj konserviĝis, kaj nun vi, kara leganto, povas konatiĝi kun tiu sendube unika fenomeno, reeldonita omaĝe al tiuj elstaraj esperantistoj precize cent jarojn post ilia naskiĝo.
Autorenporträt
William Auld estis la unua persono nomumita por la Premio Nobel pri Literaturo pro verko en la Internacia Lingvo, ĉefe pro sia majstro-verka originalaĵo, la 25 ĉapitrojn longa poemego La infana raso, publikigita en 1956, kiam li estis ĉe la pinto de sia poezia potenco. Preskaŭ duon-jar-centon poste li elektis ĝin kiel unu inter tri verkoj, kiujn li kunprenus, se oni ekzilus lin al dezerta insulo, por memorigi min pri kio mi iam kapablis. Auld estis unu el la dek pli bonaj kandidatoj en 1999, kaj same en 2004 kaj 2006, kiam oni pliajn fojojn kandidatigis lin. Precipe pro tiu ĉi unua nom-umo ĵurio aranĝita de La Ondo de Esperanto elektis lin la unua Esperantisto de la Jaro en 1999.