La libreto ne anstatauas la legadon de la „Kapitalo". Fulberto turnas sin en la antauparolo al tiuj, kiuj opinias, ke ili en sia vivo neniam trovos la tempon por legi la tri volumojn de la „Kapitalo", kaj volas instigi ilin sangi sian opinion. Mi dubas pri lia sukceso en tio. Car restas fakto, ke „La kapitalo" de Markso estas alte postula por la leganto. Tio, jam car la verko restis fragmento. La 2-a kaj 3-a volumoj estis redaktitaj kaj eldonitaj de Frederiko Engelso el la postlasajo de Markso. Engelso per tio certigis al si ciamajn meritojn por la laborista movado, la scienco, ec por la homaro. Sed vere flue legebla libro el tio ne estigis.
Dieser Download kann aus rechtlichen Gründen nur mit Rechnungsadresse in A, D ausgeliefert werden.